Antaǔ la alveno de la ĉina tradicia Printempa Festo, la 5-an de februaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao refoje iris al plagita regiono, la provinco Guizhou de sudokcidenta Ĉinio, por informiĝi pri la katastrofa cirkonstanco kaj la kontraǔkatastrofa kaj savada laboroj.
En iu vilaĝo Wen Jiabao vizitis laboristojn, kiuj riparas elektrajn liniojn. Li vizitis ankaǔ ordinarajn kamparanojn kaj aǔskultis ilin pri la plagiteco.
Vespere de la sama tago, Wen Jiabao kunsidis kun oficistoj de koncernaj departementoj de Guizhou pri la projekto de savada kaj kontraǔkatastrofa laboroj. |