La 25-an de februaro, brita ministro pri eksteraj aferoj David Miliband diris en gazetara konferenco okazinta en Hongkongo, ke Britio amplekse partoprenos en Pekinaj Olimpikoj. Tiam brita ĉefministro ĉeestos al Pekinaj Olimpikoj.
La 24-an Miliband atingis Hongkongon kaj komencis oficialan viziton al Ĉinio. Antaŭ la vizito Miliband diris en sia blogo, ke li atendas la viziton al Ĉinio kaj oponas doni premion al Ĉinio per Olimpikoj.
Miliband esprimis en la gazetara konferenco, ke leviĝo de Ĉinio profitigas ne nur ĉinojn, sed ankaŭ la internacian socion. La internacia socio devas kompreni, ke la defio vizaĝata de Ĉinio estas komuna defiko de aliaj industriiĝaj ekonomiaj komunumoj kaj novaj ekonomiaj komunumoj. |