La 11-an de marto, pakistana prezidento Pervez Musharaf subskribis proponon kaj decidis okazigi la kunvenon de la Nacia Asembleo kaj kunvenon de 4 provincnivelaj parlamentoj en la 17-a ĉi-monate. En la kunveno oni elektos novan prezidanton kaj vicprezidanton de la Nacia Asembleo kaj novan registaran ĉefministron.
Laŭ alia raporto, en la sama tago, pakistana Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke okazis du eksplodigaj eventoj en Lahoro, ĉefurbo de pakistana orienta provinco Punjab, mortis 24 homoj, inkluzive de 12 dungitoj de pakistana federacia enketa programo kaj 170 vundiĝis. |