La 23-an de marto la germana televidstacio RTL publikigis en sia retejo deklaron, ke ĝi faris malveran raporton pri perforto en Tibeto.
Antaŭ nelonge en la novaĵ-rubriko de la retejo de la televidstacio RTL aperis foto, sur kiu 4 policanoj kun bastonoj en la mano persekutas manifestaciantojn, kun la klarigo, ke "ĉinaj policanoj subpremas protestantojn en Tibeto". La 23-an de marto la retejo konfesis, ke ĝi faris eraran klarigon pri la foto, ĉar la foto fakte montris alian scenon, ke la 17-an de marto en Katmanduo nepalaj policanoj dispelis manifestaciantojn. En la deklaro la retejo konfesis sian kulpon kaj esprimis bedaŭron.
|