En la 23-a de marto, laŭ raporto de Novaĵ-Agentejo de Pakistano, direktoro de la Novaĵ-Agentejo, specialisto pri ĉina problemo Javed Akhtar esprimis kondamnon en la programero de pakistana ŝtata televidstacio al la paroladoj, kalumniaj al Ĉinio, kaj esprimis, ke ĉiuj pakistanaj popolanoj opinias, ke Tibeto estas la nedisigebla parto de ĉina teritorio.
La raporto de Novaĵ-Agentejo de Pakistano diris, ke kiam Ĉinio kiel eble plej klopode preparas Pekinajn Olimpikojn, la tumulto en Tibeto intencis damaĝi figuron de Ĉinio en internacia socio. Samtempe, okcidentaj amaskomunikiloj kaj iuj neregistaraj organizoj faris negativajn raportojn pri homorajto de Ĉinio. Fakte popolanoj de Tibeto ne volas Tibeton disiĝi el Ĉinio, Tibeto realigis disvolviĝon kaj prosperon sub la gvidado de ĉina registaro. |