Laŭ informo el Disvolva kaj Reforma Komitato de Tibeta Aŭtonoma Regiono, ĉijare Tibeto planas investi pli ol 20 miliardojn da juanoj de renminbi al 77 gravaj inĝenieriaĵoj. Ĝis nun pli ol 20 el tiuj 77 gravaj inĝenieriaĵoj startas aŭ restariĝas.
Laŭ konigo, de la lastaj jaroj, la centra registaro de Ĉinio pluapaŝe fortigas subtenon al Tibeto. En 2007 Ŝtata Konsilantaro difinis 180 inĝenieriaĵojn por kelkaj jaroj, inkluzive de flughaveno de Ali, plilongigita linio de Qinghai-Tibeta Fervojo kaj aliaj, kiuj multe plibonigos bazajn instalaĵojn de Tibeto. |