La 9-an de aprilo, Aomen-Ĵurnalo publikigis ĉefartikolon kaj faris kondamnon kontraŭ evento pri malhelpo de stafetado de olimpika torĉo en Londono kaj Parizo. Laŭ la ĉefartikolo, secesiistoj intencantaj sendependigi Tibeton kaj internaciaj kontraŭĉinaj fortoj refoje manifestas sian realan vizaĝon rilate al sia perfortemo. Ilia agaĉo estas provoko al homoj de la mondo, kiuj amas olimpikan movadon kaj amas pacon. Ilia konspiro ne povas sukcesi. |