La 18-an de aprilo, ĉina oficiala ĵurnalo "Renmin Ribao" montris en artikolo, ke radikala organizaĵo "Tibeta Junulara Kongreso" sin direktas de perforteco al terorismo.
Antaŭ nelonge, akceptante intervjuon de alilandaj amaskomunikiloj, Tsewang Rigzin, prezidanto de "Tibeta Junulara Kongreso" diris: "Uzado de homkorpaj bomboj estas orientado por sendependigo de Tibeto." Kelzang Phuntsok, eksa prezidanto de "Tibeta Junulara Kongreso" diris nur: "Ni ne hezitas uzi perfortecon por sendependigo de Tibeto."
La artikolo montras, ke de post fondiĝo, "Tibeta Junulara Kongreso" sinsekve funkciigas diversajn pritrejnadajn kursojn, senĉese fabrikas perfortajn krimajn eventojn pri batado, frakasado, rabado kaj bruligado kaj eĉ perforte atakis handikapulan torĉiston.
La artikolo montras ankaŭ, ke terorismo estas la komuna malamiko de la homaro por paco kaj disvolvo. Sed perfortaj agoj de "Tibeta Junulara Kongreso" ĉiam havas subtenon de iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj, tiel do tiu organizo sin direktas pli kaj pli de perforteco al terorismo.
|