La 29-an de aprilo en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Japanio, por antaŭenpuŝi strategiajn reciproke utilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio konstante kaj profunde disvolviĝi.
Intervidiĝante kun japana eksĉefministro Nakasone Yasuhiro, Hu Jintao diris, Ĉinio kaj Japanio estas gravaj landoj de Azio kaj de la mondo, evoluigi la strategiajn reciproke utilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio ne nur konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, sed ankaŭ havas gravan signifon al paco kaj disvolvo de Azio kaj eĉ de la mondo.
Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio esprimas laŭdon kaj dankon al la japana registaro pro persisto en la politiko de unu Ĉinio en la taiwan-a kaj tibeta problemoj kaj subteno al Pekinaj Olimpikoj.
Nakasone Yasuhiro esprimis, ke la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio estas ege ŝlosilaj por la du landoj kaj disvolviĝo de la orientazia regiono. La du flankoj devas sincere kaj malkaŝeme trakti unu la alian kaj strebi komunaĵon kaj establi longtempajn amikajn rilatojn surbaze de memanalizo pri la historio kaj vizaĝo al la estonteco. |