La 4-an de majo, ĉina ŝtata Xinhua-Novaĵ-Agentejo publikigis komenton, montrante esperon, ke Dalai metos ŝtatajn kaj naciajn interesojn en la unua loko, konformos al historia tendenco kaj vere ĉesigos secesiajn aktivadojn per reala agado por krei kondiĉojn al venonta interkonsiliĝo.
Laŭ plurfoja postulo de Dalai, respondeculo de koncerna departemento de la centra registaro kontaktiĝis kun privata delegito de Dalai-lamao en suda urbo Shenzhen en la 4-a de majo. La komento montras, ke tiu kontaktiĝo refoje manifestas, ke la politiko de la centra registaro al Dalai estas konstanta kaj definitiva, la pordo de dialogo estas ĉiam malfermata. |