Antaŭtagmeze de la 7-a de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao interparolis kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo. Por ĉiuflanke krei novan situacion de strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter la du landoj, la du gvidantoj kune projektas planon de estonta disvolviĝo de la dulandaj rilatoj, definitivas gravan gvidan principon de disvolviĝo de la dulandaj rilatoj sub nova situacio, establas direkton kaj ĉefan kampon de longtempaj praktikemaj kunlaboroj inter la du landoj kaj konstruas longedaŭran kaj stabilan framon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. |