Ŝtata vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Japanio estas alte atentata de japanaj amaskomunikiloj kaj popoloanoj. En la 11-a de majo, japanaj amaskomunikiloj faris plenan raporton en grava paĝaranĝo.
Laŭ komento de ĵurnalo Asahi Xinbu, dum la vizito, prezidanto Hu Jintao emfazis amikecon inter Ĉinio kaj Japanio kaj strategiajn reciproke utilajn rilatojn, estas videble, ke li plue konstruos la kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.
Ĵurnalo Yomiuri Xinbun raportas, ke en vizito al Nara, prezidanto Hu Jintao emfazis longdaŭran historion de dulanda kultura interfluo kaj klopodas por antaŭenpuŝi la dulandajn amikecajn rilatojn al nova etapo.
Samtempe kun tio, japanoj havas pozitivan sintenon pri vizito de Hu Jintao al Japanio. Lastatempe japanaj studentoj esprimis akceptante intervjuon, ke ili bonvenigas viziton de Hu Jintao al Japanio kaj opinias, ke reciproka vizito de la dulandaj ŝtatestroj devas esti pli ofta.
|