La 10-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao finis ŝtatan viziton al Japanio, lastatempe transmaraj amaskomunikiloj donis altan atenton al ĉifoja vizito.
Laŭ komento de japana ĵurnalo Asahi Xinbun en la 11-a, dum la vizito, prezidanto Hu Jintao emfazis amikecon inter Ĉinio kaj Japanio kaj strategiajn reciproke utilajn rilatojn, estas videble, ke li plue konstruos la kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.
Samtempe Brita Brodkasta Kompanio kaj aliaj okcidentaj amaskomunikiloj nomas la "Komunan Deklaron de Ĉinio kaj Japanio pri Ĉiuflanka Antaŭenpuŝo de Strategiaj Reciproke Utilaj Rilatoj" kiel "mejloŝtonon" kaj opinias, ke tio estas nova startpunkto de la dulandaj rilatoj. |