Forta tertremo okazinta la 12-an de majo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan, forkaptis la vivon de dekmiloj da homoj, tiel multaj infanoj estis orfigitaj en la tertremo. Tiuj infanoj estas speciale zorgataj de diversaj socitavoloj.
La 13-an de majo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao speciale vizitis dekkelkajn infanojn en Mianyang-Stadiono, kiuj perdis gepatrojn en la tertremo. Li poste vizitis aliajn centojn da infanoj en la stadiono kaj foje refoje emfazis zorgon al tiuj infanoj. |