Lastatempe la internacia socio plue per diversaj manieroj esprimis konsolon kaj liveras helpon al la katastrofejo en Sichuan-provinco de Ĉinio.
La 21-an de majo, vicministro de ĉina Ministeri pri Eksteraj Aferoj Wang Yi akceptis humanisman helpon de UN je 8 milionoj da usonaj dolaroj.
La 21-an, altranga oficisto de UN pri rifuĝintaj aferoj deklaris en Ĝenevo, ke Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj decidis liveri 11 mil tendojn al Sichuan por solvi loĝadan problemo de rifuĝintoj. Samtempe li alte aprobis la kontraŭkatastrofan laboron fare de la ĉina registaro.
Malajzia gvidanto, kanada ĝenerala gubernatoro kaj afgana vicprezidento respektive esprimis konsolon al la ĉinaj gvidantoj.
De la lastaj tagoj, multe da landoj kaj internaciaj organizoj pozitive liveras helpon al Ĉinio. La 21-an, estro de Azia Ekspluata Banko esprimis kondolencante viktimojn en la tertremo, ke Azia Ekspluata Banko volontas liveri helpon al posttertrema rekonstruado de Ĉinio. |