La 23-an de majo, ĉina ĉefministro, ĝenerala estro de la ĝenerala komandejo pri savado el katastrofo sub ĉina Ŝtata Konsilantaro Wen Jiabao plue gvidas savadon kontraǔ katastrofo en Mianyang de Sichuan-provinco.
Antaǔtagmeze de la 23-a de majo, Wen Jiabao veturis al koncernaj hospitaloj de Mianyang por koni kuracadon de plagitaj popolanoj kaj konis lernadon de lernantoj de plagitaj lokoj en la mezlernejo de Beichuan.
Wen Jiabao esprimis, ke la Higiena Ministerio jam sendis 4 500 teknikistojn al plagitaj lokoj por fari imunigon.
Ĝis la 10-a horo de la 22-a, la fortega tertremo okazinta en Wenchuan de Sichuan kaǔzis morton de 51 151 homoj, vundiĝon de 288 431 kaj perdiĝon de 29 328. |