La tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco estas atentata de ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj, oficistoj en ĉinkapitalaj entreprenoj kaj ĉinaj studentoj. Funebrante la viktimojn en la tertremo ili ankaŭ plue monhelpis la katastrofejon.
En Aŭklando de Nov-Zelando, ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj ĉinaj studentoj per diversaj manieroj kolektis 250 mil novzelandajn dolarojn.
Posttagmeze de la 24-a de majo, la monkolekta aktivado okazigita de Ĉina Komerca Asocio en Vjetnamio kolektis preskaŭ 400 mil juanojn de renminbi. Ĝi estos transdonita pere de ĉina ambasadorejo en Vjetnamio.
Samtage ĉinaj stuendtoj en Belgio okazigis monkolektan aktivadon kaj gajnis 3 mil eŭrojn. |