De la lastaj tagoj iuj fremdlandaj gvidantoj kaj delegitoj de internaciaj organizoj iris al ĉinaj ambasadorejoj kaj oficejoj de Ĉinio en internaciaj organizoj por kondolenci viktimojn en tertremo okazinta en Wenchuan de Ĉinio.
Ĉina delegacio en UNESKO establis kondolencejon de la 19-a ĝis la 21-a de majo. Respondeculoj de UNESKO kaj diverslandaj delegitoj respektive iris por esprimi funebron al viktimoj en la tertremo.
La 21-an, brazilaj vicprezidento kaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj respektive iris al ĉina ambasadorejo en Brazilo por fari kondolencon.
Liberiaj prezidento kaj membroj de kabineto, hungara ĉefministro, ĉeha ĉefministro, prezidento de Korea Respubliko kaj greka ĉefministro respektive iris al ĉinaj ambasadorejoj por kondolenci viktimojn. |