De la lastaj tagoj, la internacia socio plue per diversaj manieroj liveras helpon al Ĉinio pro la tertremo en Sichuan.
La 24-an de majo, pro urĝa peto de Ĉina Ruĝa Kruco, Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento jam urĝe donis 100 mil tendojn el Irano, Federacio de Arabaj Emir-Landoj, Nederlando, Finnlando kaj Kanado.
6 mil tendoj liveritaj de Pakistano jam atingis Ĉinion en la 24-a. Tiuj tendoj estos transportitaj al katastrofejo per trajno.
En la 24-a, iu franca kuraca taĉmento konsistanta el 13 homoj jam iris al Sichuan por savi vunditojn tie. Laŭ informo, en la venonta semajno, la franca registaro sendos tendojn, medikamentojn kaj kuracajn aparatojn al la katastrofejo.
|