La 25-an de majo en Chengdu, ĉefurbo de ĉina provinco Sichuan, ĉina vicĉefministro Hui Liangyu vizitis tertremo-vunditojn, kiuj estas transportotaj aliloken por esti kuracataj. Li emfazis laŭeble transporti vunditojn.
Forta tertremo en Wenchuan, gubernio en ĉina provinco Sichuan, kaŭzis vundiĝon de centmiloj da popolanoj. La ĉina registaro decidis transporti iujn vunditojn aliurben por ke, tiuj vunditoj ricevu pli bonan kuracon.
Ĝis nun, sume 6 024 vunditoj estis transportitaj al 15 provincoj kaj urboj. |