Lastatempe usona ĵurnalo Tempo, brita gazeto Ekonomisto kaj singapura ĵurnalo Unia Matena Poŝto respektive publikigis artikolojn kaj plene konstatas la diversajn penadojn fare de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ la katastrofo.
La 22-an de majo, la artikolo publikigita de usona ĵurnalo Tempo priskribas la kortuŝan rakonton kontraŭ la tertrema katastrofo. La artikolo opinias, ke la helpo ŝprucinta el interno de Ĉinio sciigas al la mondo la simpatiecon kaj malavarecon de ĉinoj. Samtempe la tertremo ŝanĝis la opinion de la mondo pri Ĉinio.
La 24-an, brita gazetro Ekonomisto publikigis artikolon kun la titolo Sinsavado de Ĉinio. La artikolo montras, ke estas kuraĝiga la penado fare de la ĉinaj registaro kaj popolo. La artikolo diras ankaŭ, ke sub komuna penado de la ĉinaj registaro kaj volontuloj la kontraŭkatastrofa laboro gajnis efikan frukton.
La 26-an, singapura ĵurnalo publikigis artikolon dirante, ke en la kontraŭkatastrofa laboro ĉinoj gajnis respekton de la mondo. |