Multaj alilandaj amaskomunikiloj opinias, ke la Komunista Partio de Ĉinio estas pli kaj pli sukcesa pro kontraŭtertrema savado.
Brita ĵurnalo "The Observer" diris, ke "ĉina reago plena de humanisma spirito ŝanĝas tutmondan opinion pri la Komunista Partio de Ĉinio"; brita alia ĵurnalo "Daily Thanthi" montras, ke "la mondo pli kaj pli akceptas la Komunistan Partion de Ĉinio kaj la lasta estas pli kaj pli sukcesa en Ĉinio".
Usona ĵurnalo "Chicago Tribune" diris, ke kiam Ĉinio plenforte traktas naturan katastrofon, "ni vidas rapidan funkcion de tre malferma socio en lastaj 20 jaroj" kaj "novajn vizaĝojn de ĉinaj gvidantoj".
Routers raportis, ke post la tertremo, 17 500 ĉinaj komunistoj-oficistoj kaj 2,2 milionoj da komunistoj estas ĉe la unua fronto kaj "70 milionoj da ĉinaj komunistoj pagis 'specialan parti-kotizon' je 1,7 miliardo da juanoj de renminbi.
|