En la lastaj tagoj, la internacia socio daŭre liveris monkontribuon kaj helpajn materialojn al la trafitaj lokoj de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.
Registaro de Federacio de Arabaj Emirlandoj kontribuis al Ĉinio 50 milionojn da kontantaj usonaj dolaroj. En la 3-a de junio, la novkolektitaj helpaj materialoj je 60 tunoj el Rusio jam atingis Chengdu, ĉefurbon de Sichuan-provinco. La 3-an de junio, kunportante la unuan kolekton de tendoj, la armea aviadilo de Nacidefenda armeo de Germanio ekflugis, kaj atingos Chengdu en la 4-a de junio laŭplane. Poste germana armeo aere sendos 80 tendojn al Ĉinio.
Monaka registaro decidis liveri al Ĉinio urĝan helpon je 100 mil eŭroj pere de Monda Organizo pri Sano. Antaŭe, Monaka Ruĝa Koruco jam monkontribuis al Ĉinio 50 mil eŭrojn
Post kontribuo je 500 tendoj, pakistana registaro refoje kontribuis al Ĉinio 170 mil usonajn dolarojn kaj 1 000 tendojn.
En la 3-a de junio, malajzia Eksterafera Ministerio esprimis, ke malajzia registaro liveros helpajn materialojn al Ĉinio je la kosto de 1,50 milionoj da usonaj dolaroj.
Iuj gvidantoj kaj internaciaj organizoj daŭre esprimas kondolencon al Ĉinio pere de diversaj manieroj, kaj esprimas funebron al mortintoj. |