Laŭ raporto de ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 12-a horo de la 10-a de junio, la tertremo en Wenchuan de Sichuan-provinco kaŭzis morton de 69 146 homoj kaj vundiĝon de pli ol 370 mil homoj. 17 516 homoj perdiĝis.
Laŭ alia raporto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, ĝis la 12-a horo de la 10-a de junio, Ĉinio akceptis monon kaj materialojn de ĉiuj rondoj en-kaj ekster-landaj je pli ol 44,4 miliardoj da juanoj de renminbi.0
Laŭ raporto de ĉina Financa Ministerio, ĝis la 12-a horo de la 10-a, diversnivelaj registaroj de Ĉinio jam monkontribuis pli ol 23,4 miliardojn da juanoj de renminbi kontraŭ la katastrofo. |