La 11-an de junio en la urbo Chengdu de la provinco Sichuan, vic-direktoro de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro Wang Guoqing esprimis, ke alilandaj raportistoj estas bonvenaj al plagitaj regionoj de tertremo en Wenchuan por fari raporton, ne nur en periodo de kontraŭtertrema savado, sed ankaŭ en periodo de aranĝo de plagitaj popolamasoj kaj en periodo de renormaligo de produktado.
Wang Guoqing esprimis, ke post la tertremo, la internacia socio akurate konis la lokan staton kaj klopodon de la ĉinaj registaro kaj popolo al savado. Iuj alilandaj raportistoj eĉ riskis sian vivon en raporto en plagitaj regionoj kaj pri tio Ĉinio esprimas elkoran dankon kaj respekton. |