Laŭ konigo de la Komunisma Junurala Ligo en Sichuan-provinco, post okazo de la forta tertremo en Wenchuan, gubernio de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, ĝis nun, preskaŭ 1,3 milionoj da volontuloj ĉinaj kaj eksterlandaj venis al la trafitaj lokoj por partoptreni en la kontraŭtertrema kaj savada laboroj.
Laŭ konigo, vespere de la 12-a de majo, la sama tago de la okazo de la tertremo, la unua volontula grupo atingis la trafitan lokon en Dujiangyan, regiono de Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, starigi tendojn por helpi hospitalojn kolekti vunditoj. La volontuloj venis ne nur el diversaj lokoj de Ĉinio, sed ankaŭ el Kanado, Usono, Rusio, Japanio, Singapuro kaj aliaj landoj. |