Vespere de la 28-a de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao finis oficialan viziton al Svislando kaj veturis al Germanio por daŭrigi sian vojaĝon de konfido.
Tio estas lia unua vizito al Svislando kiel ĉina ĉefministro en la pasintaj 6 jaroj. Dum la vizito, li interparolis kun prezidanto de svislanda Federacio Hans-Rudolf Merz kaj decidis starigi esploron pri praktikeco de liberkomerca regiono de la du landoj en la duona duonjaro de 2009 kaj subskribis novan duflankan investan protektan interkonsenton por sin akordigi al bezono de plivastiganta ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj. |