La 29-an de januaro laǔ la loka tempo en Berlino, dum la vizito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en Germanio, la dulandaj registaroj publikigis Komunan Deklaron pri Komuna Klopodado por Stabiligi la Mondan Ekonomian Situacion, emfazante, ke la du flankoj man-en-mane antaǔenpuŝos la rilatojn inter Ĉinio kaj Eǔropo daǔre kaj rapide disvolviĝi kaj plifortigos kunlaboron por trakti la internacian financan krizon.
Laǔ la komuna deklaro, Ĉinio kaj Germanio plifortigos interfluojn en ekonomia, komerca, mona kaj financa politikoj kaj serĉos novajn kunlaborajn kampojn. |