La 29-an de januaro laŭ la loka tempo, germana prezidento Horst Koehler intervidiĝis kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao faranta viziton en Germanio.
Sciinte la opinion, pledon kaj rimedojn de Ĉinio por respondi al la internacia financa krizo Koehler diris, ke Germanio kaj Ĉinio devas kune respondi al la krizo kaj kontraŭi komercan protektismon.
Wen Jiabao diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas landoj havantaj gravan influon en la mondo. En serioza internacia situacio politika kaj ekonomia, Ĉinio kaj Germanio devas fortigi reciprokan konfidon kaj kunlaboron. Tio utilas por malstreĉi la malfacilon de la du flankoj, liveri pozitivan informon al la mondo kaj fortigi fidon, kuraĝecon kaj esperon de la internacia socio por forigi la malfacilon. |