La 30-an de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj prezidanto de Komitato de EU Jose Manuel Barroso unuanime esprimis en Bruselo, la ĉefstabejo de EU, ke la du flankoj antaŭenpuŝos la ampleksajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj EU senĉese disvolviĝi.
Tiutage Wen Jiabao diris en gazetara konferenco okazinta post interparolo kun Barroso, ke de establiĝo de ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj EU en 2004 la rilatoj inter la du flankoj gajnis grandan disvolviĝon. La vizito de Wen Jiabao dum Printempa Festo plene montras la altan atenton de la ĉina registaro pri disvolvo de la rilatoj kun EU.
Wen Jiabao kaj Barroso ankaŭ deklaris samtempe, ke Ĉinio kaj EU okazigos 2-an altrangan dialogon pri ekonomio kaj komerco en aprilo kaj plifrue okazigos intervidiĝon inter gvidantoj de Ĉinio kaj EU. |