La 30-an de januaro, en Bruselo, la ĉefstabejo de EU, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris intervidiĝon kun prezidanto de deĵoranta prezidanto-lando de EU kaj ĉeĥa ĉefministro Mirek Topolanek.
Intervidiĝante kun Topolanek Wen Jiabao diris, ke Ĉinio pledas kaj kredas, ke se oni obeu la principojn pri respektiva respekto, neinterveno en internajn aferojn kaj reciprokaj favoroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj EU povu sane kaj glate disvolviĝi antaŭen.
Topolanek diris, ke Ĉinio estas grava strategia kunlabora partnero de EU. EU kaj Ĉinio devas teni intimajn akordigon kaj kunlaboron pri gravaj problemoj. Ĉeĥio volontas fari pozitivan penadon por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.
|