De la 25-a ĝis la 31-a de januaro estas ora semajno de ĉina Printempa Festo kaj la tuta lando akceptis 109 milionojn da turistoj, pli multe je pli ol 20% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.
Dum la longa ferio de Printempa Festo, en la tuta lando la socia publika sekureco estis en ordo.
Cetere diversaj lokoj atenteme organizis vendakcelan aktivadon, kiaj aĉeta festivalo, templa foiro kaj aliaj kaj aktive plivastigis festan konsumadon. Merkatoj en kamparo estis prosperaj. La totala podetala vendsumo de konsumaĵoj atingis 290 miliardojn da juanoj, 13,8% pli multe ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. |