La 25-an de februaro en Pekino, ĉefredaktoro de ĵurnalo La Hinduo Narasimhan Ram esprimis, ke ne ekzistas la tibeta problemo. Nun Tibeto devas konsideri pri rapidigo de ekonomia kaj socia disvolvo. La tiel nomata "tibeta problemo" estas fikcia, per kiu Dalai strebas al "tibeta secesio".
Narasimhan Ram diris, ke la nuna tibeta ekonomio ekflugis kaj socia etoso estas leĝera. Tibetanoj havas rajton por lerni la tibetajn lingvon kaj kulturon kaj liberecon por kredi je religio. Ĉio ĉi tio manifestas kontribuon de la ĉina registaro kaj la nuna sistemo por la tibeta disvolviĝo.
Kiel fama hinda amaskomunikila laboranto, Narasimhan Ram 17-foje faris viziton al Ĉinio. |