Erdeni Qoigyi Gyibo la Panchen la 11-a vizitis ekspozicon
grandskala ekspozicio pri 50-jariĝo de tibeta demokratia reformado
Vizitante la grandskalan ekspozicion pri 50-jariĝo de tibeta demokratia reformado en la Nacia Kulturpalaco de Pekino, Erdeni Qoigyi Gyibo la Panchen la 11-a esprimis, ke la liberiĝo de tibetaj servutuloj tute konformas al la celo de tibeta budaismo. Li diris, ke la ekspozicio spegulas la obskuron de la tibeta servutula sistemo kaj mizeran vivmedion de tibetanoj kaj plene montras la grandegan ŝanĝiĝon de Tibeto en la pasintaj 50 jaroj, miliono da liberigitaj servutuloj akiris la rajtojn de persona libereco, ekzisto kaj evoluado, la laborantaj popolanoj fariĝis mastroj de Tibeto. Faktoj estas pli evokventaj, nur la Komunista Partio de Ĉinio povas doni dignon kaj liberecon al miliono da servutuloj. |