Vizitu Forumon

Informoj

(GMT+08:00) 2013-05-13 17:24:06     Redaktoro:esperanto
Partoprenkondiĉoj
- Ĉiu filmo estu maksimume 5 minutojn longa.
- La rajto pri la muziko por publika prezento devas esti certigita.
- La personoj en la filmo permesis la uzon por publika prezento.
- La filmfaranto garantias per sia subskribo, ke li havas ĉiujn necesajn permesojn
kaj rajtojn kaj ke neniuj rajtoj de aliaj personoj estas lezitaj.
- Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la "Creative-Commons-
Licence (CC-BY)".
Kio gravas?
Montru al ni, kion la lingvo Esperanto signifas al vi, aŭ montru, kiel oni povas entuziasmigi
la homojn pri Esperanto. Ne gravas, kiun lingvon vi uzas aŭ kiujn teknikaĵojn. Ne ekzistas
limoj ĉe la interpretado.
Kiu povas partopreni?
Ĉiuj! Amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, amaskomunikilaj agentejoj por medioj, studentoj kaj
kreemaj homoj el la tuta mondo.
Kio estas permesata?
Ĉio! De desegnofilmoj al dokumentantaj filmoj ĝis teatraj filmoj, ĉion ni volonte rigardos.
La formato ne havas limojn, de movebla telefono al filmkamero. Ĉiu lingvo de la mondo
povas esti uzata.
1
Kiel partopreni?
- Limdato estas la 31a de Decembro 2012.
- Ĉiuj filmoj faritaj en 2012 estas akceptataj.
- Necesas sendi la filmon en kutima teknika formato (ekz. mov, mpeg, avi, DVD).
- Bonvolu ne sendi originalojn ĉar ni poste ne povos resendi ilin.
- Partopreno eblas nur per poŝtaĵo al:
Kurzfilmwettbewerb - Germana Esperanto Asocio
Silberburgstraße 82
70176 Stuttgart
Germanio
Premioj
- Plej bona filmo: €2000
- Plej bona ideo: €1000
- Plej bona filmo en Esperanto: €1000
- Premio de la publiko: €1000
Jura traktado de la rezulto ne eblas. Se Germana Esperanto-Asocio ne ricevos sufiĉe multajn filmetojn, ĝi rezervas al si la rajton, elŝuti
ne ĉiun premion.
Ĉu estas pliaj demandoj?
Skribu al kurzfilmwettbewerb@esperanto.de aŭ telefonu al Rainer Kurz +49-163-3873785.
Por tradukoj al Esperanto aŭ la germana lingvo Germana Esperanto-Asocio estas je via
dispono.
Mallongaj informoj pri Esperanto
Esperanto estis prezentata antaŭ 125 jaroj al la publiko je 1887-07-26 kiel lingvoprojekto.
Ek de tiam tiom multaj homoj lernis ĝin kaj per la uzo pli evoluigis ĝin, ke Esperanto
hodiaŭ estas aŭtenta lingvo. Jen la historie unua pruvo, ke lingvoj povas esti kreataj.
La uzeblo de Esperanto estas elprovita en ĉiuj komunikaj situacioj, inkluzive la dulingvan
edukon kaj skribe en sciencaj kaj literaturaj verkoj. La Esperanto-aŭtoroj formas propran
grupon en la mondvasta unuiĝo de verkistoj de la PEN-kluboj.
La fascinon de Esperanto kaŭzas ĉefe ĝia facila lerneblo, kiu helpas ankaŭ al ne-
Eŭropanoj. Esperanto-parolantoj spertas komunan sennaciecan identecon kiel lingve
egalrajtaj mondcivitanoj. Aparte de naciaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj la plej
multa komunikado okazas en la Interreto. Google kaj Facebook havas Esperanto-versiojn,
la Esperanto-Vikipedio ampleksas nun proksimume 165.000 artikolojn (la 27a el 285
lingvoj). Pli ol 100.000 homoj registris sin en la Esperanto-instruejo lernu.net.
*: Tiu aranĝo ne estas parto de la oficiala Berlinale-festivalo, kiu okazas samtempe en Berlino.
Rimarkigo: Esperantistoj estas invitataj traduki tiun ĉi dokumenton al aliaj lingvoj. - Salutas Rainer Kurz
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto