Vizitu Forumon

Esperanto-kurtfilmkonkurso: premiado 9an de februaro 2013

(GMT+08:00) 2013-05-14 16:14:09     Redaktoro:Ĝoja

Esperanto Asocio anoncis celebrante la 125jariĝon de Esperanto, okazos la 9an de februaro 2013 en Berlin. Montriĝos la gajnintaj filmoj kaj aliaj elektitaj filmoj de la konkurso. Tasko de la konkurso estis, montri, kion Esperanto signifas aŭ kiel oni povas entuziasmigi homojn pri Esperanto. La lingvo estis libere elektebla.

Konkursis 57 filmoj el 17 landoj pri premioj je la valoro de 5'000 EUR en la kategorioj "Plej bona filmo", "Plej bona ideo", "Plej bona filmo en Esperanto" kaj "Premio de la publiko". La gajnintoj estos anoncitaj surloke. Post la premiado eblas paroli kun la partoprenantoj de la konkurso kaj la membroj de la juĝantaro.

Loko: Kulturdomo danziger50, Danziger Str. 50, 10435 Berlin, (M10 Husemannstraße, S-Bahn Prenzlauer Allee, U-Bahn Eberswalder Straße)

Tempo: 09.02.13, 16:30-18:00

Eniro: senpage

Partoprenantaj landoj: Benino, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Germanio, Finnlando, Hispanio, Italio, Kanado, Kongo, Pollando, Rusio, Slovakio, Sud-Afriko, Svislando, Ukrainio

Kontaktpersono: Felix Zesch (felix.zesch@esperanto.de)

(El Germana Esperanto Asocio)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto