Marko helpas al ĉina akrobataĵo elpaŝi eksteren
  2012-12-21 10:23:52  cri

En la lastaj jaroj akrobataĵ-baleto, farita de ŝanhaja arta kompanio, solvis la merkatigan problemon kaj gajnis sukceson en la merkato. La teatraĵo originis el la akrobataĵo, kiu gajnis oran premion en monaka montekarla internacia akrobata festivalo. Sur la ŝultroj kaj la supro de la kapo de aktoro, aktorino faris belajn formojn de baleto, ĝi estis laŭdata de ĉelokaj aljuĝistoj kaj spektantoj.

La ŝanhaja arta kompanio trovis la komercan valoron de la akrobataĵo. Por ke ĝi konformu al apreca kutimo de fremdaj spektantoj, la kompanio dungis mondajn elstarajn artistojn, kiuj bone "ornamas" spektaklojn. Tial naskiĝis la akrobataĵ-baleto, kiu estas titolita "Cigna Lako". Marte de 2005, la spektaklo unuafoje estis prezentita en ŝanhaja teatro, iuj gravaj amuzaj kompanioj, artaj teatroj kaj makleristoj estis invititaj por spektado, rapide la ŝanhaja arta kompanio ricevis mendilojn fremdlandajn kaj la akrobataĵo komencis sian rondiran prezentadon en la mondo. Ĝenerala direktoro de la kompanio Sun Mingzhang konigis:

1 2 3 4 5 6