Marko helpas al ĉina akrobataĵo elpaŝi eksteren
  2012-12-21 10:23:52  cri

Laŭ Sun Mingzhang, marko estas plej grava por eniri en fremdajn merkatojn. Ankaŭ Zhang Yu, ĝenerala direktoro de ĉina ekster-kultura grupo, emfazis la gravecon de marko. Li diris:

"Kvankam intensiĝas la tendenco de tutmondiĝo, tamen diverslandaj kulturoj ankoraŭ estas relative sendependaj kaj diferencaj, kaj diversaj landoj renkontas obstaklojn de kultura disvastigo en la internacia kultura komerco, tial oni devas fari la produktojn, kiuj ne nur posedas naciajn karaterizaĵojn sed ankaŭ konformas al konsuma kutimo de fremdlandanoj. Ĉinaj entreprenoj pri kulturo devas konstrui markojn, kiujn la mondo konas kaj bonvenigas."


1 2 3 4 5 6