Marko helpas al ĉina akrobataĵo elpaŝi eksteren
  2012-12-21 10:23:52  cri

La totala investo de la spektablo kalkuliĝis al preskaŭ 8 milionoj da juanoj. En 2009, enspezo el prezentado superis 45 milionojn da juanoj. Lastajn jarojn aperis efiko de marko. Fine de la lasta jaro, la ŝanhaja arta kompanio faris novan akrobataĵ-baleton, titolita "Rompilo•Sonĝo sur la Maro". Sur la bazo de la teatraĵo "Cigna Lako", la nova estis novigita kaj pli alte kvalita, kaj miksis en si akrobataĵon, magion, stratan dancon kaj dancon Hitpop kaj aliajn vidajn faktorojn. Fine de la kuranta jaro, "Rompilo•Sonĝo sur la Maro" komencos la 5-jaran rondiran prezentadon en Eŭropo. Parolante pri la ŝlosila punkto en fremdaj merkatoj, Sun Mingzhang diris:

"Unue, ni devas posedi apartan markon; due, ni devas havas apartan esprimon; trie, la enhavo devas esti rekonata de fremdlandanoj; kvare, propaganda metodo devas esti sukcesa kaj kvine ni devas trovi bonajn kunlaborajn partnerojn."

1 2 3 4 5 6