Pompa verkado en sia mondo—Mo Yan
  2012-12-25 09:03:19  CRI

Por ankoraŭ pli bone kompreni la literaturan verkadon de Mo Yan, ni faris intervjuon kun sinjoro Dong Qiang, profesoro pri franca lingvo kaj literaturo en la Pekina Universitato. Dong Qiang estas multjara amiko de Mo Yan kaj plej frue konigis liajn verkojn al Francio.

"Mo Yan tre ŝatas viziti la ĉinan Nacian Teatron projektitan de franca dezajnisto Paul Andreu, kiu, amiko mia, koincide tre ŝatas la verkojn de Mo Yan. Tial mi aparte aranĝis ilian renkontiĝon en manĝado. Intermite ambaŭ ĝoje babilis kaj reciprokis la admirojn. Poste, Mo Yan skribis artikolon laŭdi la konstruaĵon de la teatro. Mi francigis la artikolon por la ĵurnalo Le Figaro. Tio bone klarigis, ke literaturo estas translandlima kaj transfaka, kiel mara driva botelo, neniu scias, kiam kaj kie oni legis viajn verkojn kaj ekŝatas vin, tiel ke stariĝus la ponto interkomuniki. Tio ja estas la ĉarmo de literaturo."

Mo Yan estas unu el la nuntempaj ĉinaj aŭtoroj kun bona reputacio internacie. En Francio, liaj verkoj el serio de Ruĝa Sorgo kaj aliaj estas bone konataj kaj li fariĝis unu el la ĉinaj aŭtoroj plej ŝatataj en Francio. Dong Qiang opinias, ke tion ŝuldas oni al fidelaj tradukoj kaj ankaŭ al la aparta magia mondo kreita de Mo Yan en sia verkado.

1 2 3 4 5 6