Pompa verkado en sia mondo—Mo Yan
  2012-12-25 09:03:19  CRI

"Mi konsideras tiuntempan aŭtoron 'la dua Mo Yan'. Tiu Mo Yan estas heremetika en la parolturno. Ŝajnas al mi, ke li faras tutnonvan modelon en verkado, kaj ĉiufacete analizas kaj elfosas sian mondon. Kiel leganto, mi konfesu, ke liaj verkoj de la lastaj dek jaroj alvokas mian legadon. Iam mi sentis malfacilon kompreni lian skribaĵon, sed tio supozeble montras lian novan esploradon en literaturo."

Post sia laŭreatiĝo aperis multaj materialoj rilataj al Mo Yan, inter ili iu foto aparte allogas atenton de la publiko. Sur la foto estas konataj ĉinaj aŭtoroj kiaj Yu Hua, Yan Geling, Liu Zhenyun……oni mire eltrovas, ke la famaj aŭtoroj iam estis en la sama kurso de la sama kolego. Laŭ la opinio de Dong Qiang, ŝajnas, ke la nobelpremio akceptis la verkadon ne nur de Mo Yan, sed ankaŭ de ĉinaj aŭtoroj subreprezento de Mo Yan.

1 2 3 4 5 6