Pompa verkado en sia mondo—Mo Yan
  2012-12-25 09:03:19  CRI

Dong Qiang ne povis kaŝi sian ĝojon pro la laŭreateco de Mo Yan en ĉijara Nobel-premio. Li malkaŝis, ke krom la fortuno kaj kompleksa lerteco en skribado, nepras la personeco de la aŭtoro por elstariĝi el amaso da elstaraj aŭtoroj.

"Kompare kun aliaj aŭtoroj, Mo Yan distingiĝas pro sia strikta ligiteco kun la grundo, kiun li forte amas. Kiel usona aŭtoro William Faulkner, kiu skribis sian mondon surbaze de la urbeto, en kiu li vivas, same en la verkoj de Mo Yan pitoreskas la de li amata grundo sur kiu li starigis sian revon kaj el kiu elfosas historiojn."

Dong Qiang konigis,ke la verkado de Mo Yan dividiĝas en du periodojn. Antaŭ la jaro 2000 estis la unua, kiam li ofertis la elstaran libron Ruĝa Sorgo. El la serio evidentiĝas la muancoj de magia realismo. Li estis influata de latinamerika literaturo. Kaj en la lastaj dek jaroj, li eniras la duan etapon de verkado per la aparta parolturno neperceptebla. Je tio perdiĝis ne malmultaj legantoj.

1 2 3 4 5 6