Yanjiu, ĉina verkisto enreta
  2012-12-28 15:46:59  cri


(Yanjiu)

En la nuna interreta epoko aperis tiuj verkistoj, kiuj publikigas proprajn verkaĵojn en interreto, Yanjiu ĝuste estas unu el ili.

Kurantjare 30-jaraĝa sinjorino Yanjiu diplomiĝis en Financa Universitato de Interna Mongolio. Ŝi ŝatas literaturon kaj komencis verkadon en 2003. Yanjiu konigis, ke se ŝia verkaĵo estas finita en aŭgusto, legantoj povas legi ĝin en interreto septembre, sed aĉeti ĝin en librovendejo ĝis venonta majo. Aliflanke pli ol 50% de kosto, pagita de legantoj, estas honorario por verkisto, kiu publikigas sian verkaĵon en interreto, sed en la tradicia eldona kampo la honorario ne superas 10% de la kosto. Tial, junaj verkistoj ŝatas la vendadon de elektronika libro. Kompare kun tradicia eldonado, ĉi tia maniero alportis novan defion. Yanjiu diris:

"Interreto estas tute merkatiga platformo. Ĉu via verkaĵo estas bona, ĉu legantoj ŝatas ĝin, tio decidas la vendadon. Se en interreto komentoj el legantoj pri via verkaĵo estas multaj, via verkaĵo nature staras antaŭe en iu fiksa listo, tio alportas multan musklakadon kaj altiras grandan atenton."

1 2 3 4