Yanjiu, ĉina verkisto enreta
  2012-12-28 15:46:59  cri

Kompare kun tradicia verkado, enretaj verkistoj devas senĉese surprizi kaj interesi legantojn. Se iutage vi ne bone faras tion, morgaŭ legantoj ne plu aĉetas la verkaĵon.

(Verkaĵo de Yanjiu)

Yanjiu estas titolita unu el reprezentantoj de interretaj verkistinoj, kiuj lertas en verkado de historiaj fikciaj noveloj. Ŝi amas la ĉinan tradician kulturon, ŝatas studadon pri la romano nomata "Ruĝdoma Sonĝo", pri la historio de la dinastioj Ming kaj Qing kaj pri popolaj moroj de Pekino en la pastintaj jaroj. En ŝiaj verkaĵoj, modernaj personoj ludis ĉefrolojn, transiris la antikvan epokon kaj renkontis serion da interesaj kaj emociaj aferoj. Yanjiu estas reta nomo, fakte en la reala mondo ŝi nomiĝas Miao Yan. Parolante pri la kialo, ŝi diris:

"En interreto, miaj verkaĵoj estas publikigitaj en la nomo Yanjiu, la temoj en la verkaĵoj fontas en historiaj materialoj, kiujn vir-legantoj ofte ŝatas, kaj ankaŭ ĉefroloj estas viroj. Poste pro la alta muskalakado, mi aperas en virina identeco."

1 2 3 4