Yanjiu, ĉina verkisto enreta
  2012-12-28 15:46:59  cri

Antaŭ verkado, Yanjiu ĉiam serĉas sciojn, ekzemple scion pri la vivmaniero en la antikva Ĉinio. El verkaĵoj de Yanjiu, legantoj interese kaj facile konas la vivon, etiketojn, morojn kaj aliajn aferojn de ĉinoj en la antikva epoko. Laŭ okuloj de moderna persono, Yanjiu rigardas la historion kaj transsendas sian senton kaj opinion al legantoj.

Yanjiu, kiel interreta verkisto, kutimas aĉetadon kaj babiladon en interreto. Pro sia diligenta verkado, Yanjiu facile sin vivtenas. Ŝi sentas sin feliĉa en la interreta epoko. En interreto ŝi facile publikigis verkaĵojn kaj rapide gajnis atenton de legantoj. La interreto donis al ŝi fidon kaj pli grandan spacon por verkado. Demandite pri la problemo, ĉu verkado en interreto malhelpis strebon al literaturo, Yanjiu diris:

"Ne. Laŭ mi, verkado en interreto pli facile kontentigas la volon de verkado, ĉar se vi volas verki libron kun serioza temo, via penso estas limigita de la eldona problemo, en sur interreto vi estas libera kaj povas sufiĉe disvolvi vian inteligentecon kaj fari kreivon, en tradicia eldona kampo, eble neniu eldonejo kuraĝe publikigas ĉi tian libron, sed en interreto ĝuste tio kaŭzos varman vendadon."


1 2 3 4