Ĉina bambufluto marŝas al la mondo
  2013-01-10 09:38:40  cri

Zhang Weiliang ne nur havas talenton por ludi la sudan fluton de Ĉinio, sed ankaŭ profunde komprenas la fluton de la norda skolo.

"Post la premiiĝo mi venis al Beijing, mi opinias, ke en norda Ĉinio la origino de la kulturo estas la kulturo ĉe la Flava Rivero, kiu estas pli simpla kaj loka ol tiu en suda Ĉinio. La kulturo en suda Ĉinio estas por literatoroj. Kaj la kulturo en la Flava Rivero povas pli klare esprimi la karakteron de la ĉina popolo. Do, post kiam mi venis al la nordo, mi diligente lernis la nordĉinan muzikon kaj arton, poste per la maniero de la literatora kulturo mi prezentis miajn muzikaĵojn."

1 2 3 4 5 6