Ĉina bambufluto marŝas al la mondo
  2013-01-10 09:38:40  cri

En la opinio de Zhang Weiliang, la 40-jara rapida disvolviĝo de la ĉina muziko estas ĉefe kaŭzita de la miksiĝo de malsamaj muzikoj kaj malsamaj kulturoj. Do li deziras, ke la instrumento bambufluto, kiu povas reprezenti la ĉinan kulturon, nepre marŝu al la tuta mondo. Zhang Weiliang iam vizitis Aŭstrion, Brition, Danion, Francion, Germanion, Nederlandon kaj aliajn landojn por disvastigi ne nur la bambuflutan muzikon, sed ankaŭ la ĉinan kulturon.

"En la jaro 1996 en Parizo, mi kune kun Francois Bru, ludanto de longa fluto prezentis verkon, nome Realigi la Sonĝon. La verkaĵo miksigis la ĉinan tradician muzikon Chunjianghuayueye kaj la francan muzikon Posttagmezo de Dio. Post ĝia prezento la ĵurnalo de Parizo admiris, ke la flutoj okcidenta kaj orienta renkontiĝas en Sejno."

1 2 3 4 5 6