Ĉina bambufluto marŝas al la mondo
  2013-01-10 09:38:40  cri

Kiel direktoro de la nacimuzika fako de Ĉina Konservatorio, Zhang Weiliang esprimis sian profundan komprenon pri la ĉina tradicia kulturo per sia fluto. Krome li ne nur mem senĉese deziras la perfekton de la ludado, sed ankaŭ heredigas la arton al siaj lernantoj por disvastigi la bambuflutan sonon al la tuta mondo.

"Mi kiel eble plej bone ludas ĉiun sonon por malsamaj aŭskultantoj ĉu okcidentanoj, afrikanoj, sudamerikanoj aŭ ĉinoj. Mi esprimas mian komprenon pri la ĉina kulturo per mia muziko kaj priskribas la mondon. Malgraŭ tio, ke ne ĉiuj aŭskultantoj povas bone kompreni tion, tamen mi kredas, ke se mi kiel eble plej klare konigas, ili povas iomete kompreni tion."


1 2 3 4 5 6