Arto de Han Meilin
  2013-01-19 10:10:10  cri

Karaj aǔskultantoj! En sia historio de 100 jaroj Ĉina Nacia Muzeo unuafoje okazigis artan ekspozicion por iu artisto. De la 26-a de decembro de la jaro 2011 ĝis la 8-a de februaro de la jaro 2012, la persona arta ekspozicio de Han Meilin eksponis pli ol 3 000 artaĵojn en la spaco de preskaǔ 6 000 kvadrataj metroj kaj la ekspozicio altiris ĉirkaǔ 500 mil spektantojn. La artaĵoj de Han Meilin, kiel nuntempe fama artisto de Ĉinio, enhavas klarajn epokan trajton kaj nacian karakterizon. Nun en hodiaǔa programero, ni kune spertu la artaĵojn de Han Meilin.

Sur la invitilo por ĉi-foja arta ekspozicio Han Meilin skribis: "Mi ne havas apartan kapablon, tamen povas vin surprizi." En la inaǔguro de la ekspozicio, Han Meilin diris:

"Kompreneble vi surpriziĝas pro ĝojo. Mi neniam ĝenas miajn amikojn, nek diras malagrablaĵojn al miaj amikoj. Miaj amikoj estas tre ĝojaj kun mi, ĉar mi jam diris, ke mi volas ĝojigi miajn amikojn dum mia tuta vivo."

1 2 3