Arto de Han Meilin
  2013-01-19 10:10:10  cri

Han Meilin opinias, ke en la nuna socio li ofte pensas, ke li lernas nesufiĉe kaj ne povas kontentigi la postulon de la nuna socio. Tial li devas vastigi sian penson. En arta prelego li diris, ke en la nuna socio li devas kompreni la mondon por bone vivi en la mondo, tiel lia arto povas ekzisti en la mondo.

En ĉi-foja arta ekspozicio tio, kio vere surprizas homojn, estas lia caŭ-kaligrafio (rapida manskribo en ĉina kaligrafio). Antaŭe Han Meilin havis profundan kaj-kaligrafian fundamenton (kaj-kaligrafio estas manskribo de ĉinaj ideografiaĵoj en kvadrata kaj tre regula formo). Disvolvante yan-stilan kaligrafion (kaligrafia stilo kreita de Yan Zhenqing de Tang-dinastio), li kreis la arton "hieroglifo", kiu estas la kunfandiĝo de moderna kaligrafio kaj moderna abstrakta arto. Tamen li neniam publikigis skribaĵon de caǔ-kaligrafio. Tial en ĉi-foja arta ekspozicio, lia caǔ-kaligrafio mirigas multajn personojn de la kaligrafia rondo. Vic-ĝenerala sekretario de Ĉina Belartista Asocio Zhang Xuguang diris:

"Mi surpriziĝas pri tio, ĉar la caǔ-kaligrafio estas tre malfacila. Post kiam mi rigardis lian caǔ-kaligrafion, mi resumis en unu vorto 'kreivo' kaj en du vortoj 'eksterordinara kreivo'."

La ĉi-foja arta ekspozicio estas la 6-a persona ekspozicio okazigita de Han Meilin kaj la lasta fojo estis en la jaro 2001. En la lastaj 10 jaroj, Han Meilin akceptis kor-operacion, tamen li ankoraǔ havas senliman kreivan pasion. Same en la lastaj 10 jaroj, Han Meilin donacis sian kreivon al la patrolando kaj la socio. Kiam finiĝis la arta ekspozicio, Han Meilin faris donacon de 20 artaĵoj al Ĉina Nacia Muzeo. Probable ĝuste kun tia senegoisma animstato, Han Meilin povas pli libere naĝi en la arta maro.


1 2 3